Kultura sezon-revuo en la persa kaj Esperanto N-ro: 27, Dua Serio, Aŭtuno 2018 اسپرانتو فارسی و دوزبانهی فرهنگی فصلنامهی1397 یز، دوره دوم، پای27 ره شپور، خانم حکیمقدس، دکتر کیهان صیاددس نازی صولتدوحی، مهنمدرضا مهندس احم از راست به چپ: م- ایران اسپرانتویجمنفتر جدید انفتتاح دین ا آی اسپرانتوخبار * ا ایوانک خانم لیلی برای * بشقابیهای بدون عشق جامعترنتی با موضوعل این سریاانتو در * اسپرایت زامنهوفف به رو * زامنهو• Novaĵoj • Telero por Lili Ivanek - Spomanka Štimec • Aventuroj de Pioniro • Diversaĵoj
36
Embed
Kultura sezon-revuo en la persa kaj Esperanto وتنارپسا و ...
This document is posted to help you gain knowledge. Please leave a comment to let me know what you think about it! Share it to your friends and learn new things together.
Transcript
Kultura sezon-revuo en la persa kaj EsperantoN-ro: 27, Dua Serio, Aŭtuno 2018
فصلنامه ی فرهنگی دوزبانه ی فارسی و اسپرانتو
شماره 27، دوره دوم، پاییز 1397
سقدیم
حکمخان
ر،دپو
صیان
یهارک
دکتت،
صولی
نازس
ندمهی،
وحمد
امرض
مداح
سند
مهپ:
چبه
تراس
از-
رانیای
نتوپرا
اسمن
نجدا
جدیتر
دفاح
فتتنا
آیی
* اخبار اسپرانتو* بشقابی برای خانم لی لی ایوانک
* اسپرانتو در سریال اینترنتی با موضوع جامعهای بدون عشق* زامنهوف به روایت زامنهوف
• Novaĵoj• Telero por Lili Ivanek - Spomanka Štimec• Aventuroj de Pioniro• Diversaĵoj
22 دوره جدید - شماره 27 - پاییز 1397 Dua Ser io - N- ro 27 - Aŭ tuno 2018
IRANA ESPERANTISTO Kultura kaj sendependa sezon-revuo internacia
Dua serio, N-ro 27, Aŭtuno 2018
Bonvenas eseoj, artikoloj, raportoj kaj kontribuaĵoj kondiĉe ke ili ne estu publikigitaj antaŭe. Bonvenas kultur-temaj kontribuaĵoj ĉu en Esperanto ĉu en la persa.
***
Ĉia presa aŭ elektronika citado aŭ eldonado de materialoj de IRANA ESPERANTISTO, ĉu originale ĉu tradukite en aliajn lingvojn, estas permesata. Bonvole menciu pri la fonto kaj la originala lingvo (t.e. Esperanto aŭ la persa) kaj se eble, informu nin pri eldonaĵo en kiu aperis io de aŭ pri IRANA ESPERANTISTO aŭ/kaj sendu kopion al ni.
Kontribuantoj ĉi-numere
* Simin Emrani* Akhtar Etemadi* Hamzeh Shafiee* Nazi Solat* Hossein Alizadeh* Amir Fekri* Ŝler Karimi
Mallongigoj uzitaj en ĉi tiunumero
ILEK: Irana Literatura Esperanto KonkursoIREA: Irana Esperanto-Asocio IREJO: Irana Esperantista JunularaOrganizoIREK: Irana Esperanto-Kongreso IRLEI: Irana Ligo de EsperantistajInstruistojUK: Universala Kongreso
Irana Esperantisto akceptas aperigi anoncojn.
Kovrila Paĝo: Inaŭguro de la Nova IREA-Oficejo
Lasta Paĝo:La 12-a Mez-Orienta Kunvenejo
طرح روی جلد:افتتاح محل جدید دفتر انجمن اسپرانتوی ایران
طرح پشت جلد:محل برگزاری دوازدهمین همایش خاورمیانه ای اسپرانتو
Dua Ser io - N- ro 27 - Aŭ tuno 2018 33 دوره جدید - شماره 27 - پاییز 1397
Dua Ser io - N- ro 27 - Aŭ tuno 2018 44 دوره جدید - شماره 27 - پاییز 1397
Antaŭ ol ĉio… Kiel kutime, ni iomete priskribas la enhavon de la revuo: Ĉi numere, vi trovos novaĵojn ĉefe rilate al la movado en Irano. En la paĝo 10, aperas mallonga rekonto de Spomenka Štimec, nome “Telero por Lili Ivanek”. La persa traduko de tiu ĉi rakonto estas troveble en la paĝoj 12-15 por perslingvanoj. En paĝo 16, perse aperas intervjuo kun d-rino Karimi, aktiva Esperantisto kaj ekonomikisto. Vojaĝ-raporto de du Hispanaj Esperantistoj, Manel Vinyals kaj Joaquim Marcoval, kaj biografio de Edmond Privat estas daŭrigata en tiu ĉi numero. Certe por ni estas perdonpetinda afero por ni ke la plejparto de tiu ĉi numero estas en Persa lingvo kaj ne en Esperanto. Kaj pri la plej grava evento por ni venont-jare: La 12-a Mezorienta Kunveno kiu okazos en Kaŝano. Ni invitas ĉiujn interesantojn nepre aliĝi antaŭ la 15-a de januaro. Alie eventuale vi ne trovos konvenan loĝlokon. Tra tiuĉi adreso vi povas komenci la proceduron kaj aliĝi:https://uea.org/vikio/La_dek-dua_Mezorienta_Kunveno_en_IranoBonan legadon kaj ĝis la venonta numero,
Hamzeh Shafiee
قبل از هر چیز...شمارهایراپیشروداریدکهنخستینشمارهپسازتشکیلبه گروه، این تشکیل از هدف است. مجله تحریریه تلگرامی گروهحداقلرساندنخطاهایتایپیوافزایشکیفیتتصویریومحتواییمجلهبود.اینگروهکههماکنوندارایهفتنفرعضومیباشد،دربازبینیوارائهپیشنهاداتیجهتبهترشدنمجلهبسیارکمککردندکهلازممیدانمازتکتکآنانتشکرکنم.امیدکهباجاافتادنوگذشتچندشماره،تغییراتمحسوسیرادرجهتبهبودکیفیومحتواییمجلهشاهدباشیم.درهمینجاازهمهکسانیکهمایلبههمکاریوهمفکریهستنددعوتمیکنمتاباارائهپیشنهاداتونظراتخودجنبشاسپرانتویایرانرادررسیدنبهمجلهایبهتر
Irana Esperantisto, Nro. 26 aperis bele kaj riĉeLa plej freŝa numero de Irana Esperantisto (IE) ĵus aperis.En tiu ĉi somera numero oni povas legi i.a. pri:Sep malĝustaj kredoj pri lingvo-lernado;Legindaj Originalaj Esperanto-libroj;Esperanto en la tornistro;Aventuroj de pioniro......La kovrilon de la revuo ornamas la enirejo de ĵus aĉetita oficejo de IREA (Irana Esperanto-Asocio), kiu estis malfacile atingebla sonĝo de la Irana Movado, kiu tamen realiĝis per sindonaj donacoj de lokaj Esperantistoj.Cetere sur la kovrilo aperas ankaŭ la grava informo pri la 12a Mez-Orienta Esperanto-kunveno, kiu okazos en Marto de la venonta jaro en urbo Kaŝan en Irano.En la revuo ankaŭ troviĝas la intervjuo kun S-ro Hamzeh Shafiee, kiu estas la ĉef-redaktoro de la gazeto. Antaŭe dum jaroj la gazeto aperis papere kaj ankaŭ sur la gazetaj kioskoj tra Irano kaj tamen nun ĝi aperas rete.Kontribuaĵoj kaj komentoj estas bonvenaj por la venontaj numeroj de la gazeto, kiu aperas sezone kaj dulingve: Espe-rante kaj perse.
Raportis Reza Kheirkhah pri la somera numero de la revuo en diversaj medioj interretaj
Dua Ser io - N- ro 27 - Aŭ tuno 2018 55 دوره جدید - شماره 27 - پاییز 1397
Dua Ser io - N- ro 27 - Aŭ tuno 2018 66 دوره جدید - شماره 27 - پاییز 1397
Intervjuo de Pola Radio Kun D-ro Keyhan SayadpourEn la 790-a E-elsendo de Pola RetRadio el la 19.09.2018 (www.pola-retradio) aŭdiĝis la surbendigita en Lisbono interjuo kun d-ro Keyhan Saydapour el Irano, kun kiu ni parolas pri la E-movado en ĉi tiu lando kaj pri kelkaj planoj el inter kiuj, ekzemple la nova sidejo de Irana E-Asocio jam fine de aŭgusto ekfunkciis. La programinfomon akompanas la kovrilfoto de la ĵus aperinta nova numero de "Irana Esperant is to": h t t p : / / w w w .espero.ir/revuo/IE-26.pdfAmike, Barbara Pietrzak
Ŝajnaj prelegoj kaj veraj prelegojEstas facile paroli pri prelegoj, sed estas malfacile fari veran prelegon, kiu diras ion signifan.Kelkaj prelegoj utilas nur por montri, ke la preleganto estas nova Zamenhof kaj povas inventi po unu novan radikon en ĉiu frazo.Kelkaj prelegoj utilas por montri, ke la preleganto kapablas paroli longe kaj bele, ne dirante ion signifan [Ankaŭ tio estas arto. Grekoj nomis ĝin retoriko.].Kaj kelkaj prelegoj vere parolas pri faktoj kaj diras opiniojn pri ili. Tion faros Mireille Grosjean en Kaŝano, Irano, dum la 12-a Mezorienta Kunveno. Temas pri la prelego: Kiam elefantoj batalas, la herbo suferas: Vundaj lokoj en la mondo.Temas pri la lokoj en la mondo, kie okazas aferoj, ĉefe militoj, kiuj vundas la konsciencon de la homaro, kaj pri kiuj ŝi havas fortajn opiniojn.Se vi volas ĉeesti la prelegon de la jaro 2019, aliĝu al la 12-a Mezorienta Kunveno: https://uea.org/vikio/La_dek-dua_Mezorienta_Kunveno_en_Irano ..Renato
Novaj honoraj membroj de IREADum unua kunsido de komitato en nova sidejo, partoprenintoj decidis honorigi ĉiujn kunlaborintojn pro ilia helpo realigi gravan projekton de oficej-aĉeto. Ĉiuj kiuj monhelpis por aĉeti novan sidejon, estas novaj honoraj membroj de la asocio.Ili estas s-ino Behjat Mamduhi kaj s-roj AhmadReza Mamduhi, Kejhan Sajadpur kaj Hamed Sufi. Sinceran elkoran dankon al niaj geamikoj kaj ankaŭ al s-ro Reza Torabi kiu lasta tempe honoriĝis kiel membro de la asocio kaj ankaŭ aktive partoprenis realigi tiunĉi projekton.
Malfermo de oficejo de IREAPost 25 jaroj de la apero nova movado en Irano (IREJO/IREA) finfine realiĝis la malnova kaj ĉiam postulata deziro havigi propran oficejon.Dank’ al D-ro Keyhan Sayadpour kiu ĉefe subvenciis kaj kontribuis al la afero krom la ĝenerala kaso de la asocio mem, kvar personoj kontribuis al la projekto: s-inoj Behjat Mamduhi kaj Fariba Nuri Majd kaj s-roj Ahmad Reza Mamduhi kaj Hamed Sufi.La oficejo situas en la kerno de Teherano kaj ĝi atingeblas per 3 metroo-linioj.Posedo de la oficejo povas plifortigi la movadon en Irano.Oni inaŭguris la oficejon je la 30a de aŭgusto.Raportis: Reza Torabila persa raportfonto: http://perespero.ir/?p=1879
Dua Ser io - N- ro 27 - Aŭ tuno 2018 77 دوره جدید - شماره 27 - پاییز 1397
اسپرانتو در سریال اینترنتی با موضوع جامعه ای بدون عشقترجمه از اسپرانتو: شلر کریمی
سریال اینترنتی تازه ای تحت عنوان "بیماری ای به نام عشق" در دست تهیه است که در بخشی از آن به زبان اسپرانتو صحبت می شود. در دنیای سریال، عشق و اسپرانتو ممنوع هستند. سریال به کشف معماهای اخلاقی و انتخاب های دشوار انسان ها در
چنین جامعه ای می پردازد. سریال "بیماری ای به نام عشق" از ساخته های کارگردانی به نام ناتالی مَک ماهون است که قبلا هم فیلمی اسپرانتوزبان تحت عنوان " یک داستان عاشقانه ی جهانی" با موضوع علمی – تخیلی ساخته است. برخلاف فیلم قبلی، تماشای این سریال اینترنتی
رایگان خواهد بود. Libera Folio )برگ آزاد( در این باره گفتگویی با مک ماهون ترتیب داده است.
ناتالی مک ماهون، نویسنده و کارگردان »یک داستان عاشقانه جهانی»
Dua Ser io - N- ro 27 - Aŭ tuno 2018 99 دوره جدید - شماره 27 - پاییز 1397
Dua Ser io - N- ro 27 - Aŭ tuno 2018 1010 دوره جدید - شماره 27 - پاییز 1397
Somera familia renkontiĝo. Dimanĉa varmo. Verdo inundas tra la fenestroj. Aŭdeblas kiel trajno bruas ĉe la rando de la pejzaĝo.Mi prepares la tablon kaj nombras la ĉeestantajn geonklojn kaj kuzojn por aranĝi telerojn. Mi ne sukcesas. Kiam ĉiuj altabliĝas unu seĝo kun la telero restas neokupita.
- Gasto venos. - Diras gaje onklino.Mi haltigas larmon en la okulo. Mia kunscio preparis teleron por li, morta.La telero restas malplena dum la tuta manĝo. Neniu forportas ĝin.Unu fojon jare ni kutimas renkontiĝi ĉe granda tablo kaj kunplektas la familiajn memorojn.Ĉiu spuras sian fadenon. La rakontoj interplektiĝas, la tagoj fiksteksiĝas.Venas kafotempo. Mi alportas kafotasojn.La sono de la telefono en la koridoro devojigas min.
- Mi estas Ivanek, el Usono. Mi estas antaŭ via domo en B. La najbaroj donis al mi tiun telefonnumeron kaj informis ke ĉiuj familianoj renkontiĝas ĉe vi por iu solenaĵo. Ĉu eblas renkonti vin?
- Certe, ni tre ĝojus vidi vin. Ni estas 5 km for de vi, ni sendos iun algvidi vin ĉi tien.
La bruo de la parencoj en la ĉambro malhelpis ke ili aŭdu la konversacion.
- Sinjoro Ivanek el Usono estas en la korto de via hejmo. Li ŝatus viziti nin ĉi tien.
- Dio- diras la onjo- Mi ne vidis lin tiom da jaroj.- kaj ŝi transprenas la aŭskultilon por klarigi kien direktiĝi. La kuzo foriras renkonti la gastojn el Usono. Estas facile devojiĝi laŭ la verdaj padoj.
- Mi aŭdis la nomon Ivanek. Li rilatas al nia hejmo en la milito. Kiu li estas pre-cize?
- Estas la juda familio Ivanek kiu dummi-lite loĝis en nia hejmo kaj kiu estis mort-pafita.
- Mortpafita? En nia hejmo?- Ne. Oni elpelis ilin el nia domo kaj pen-
digis.- Pendigis? Kie? - Mi ne scias ĉu oni pendigis ilin en
vilaĝcentro aŭ ie alie. La gepatroj pereis. La filo saviĝis ĉar li ne estis hejme.
- Kie li estis?
Telero por Lili IvanekSpomenka Štimec
Spomenka ŠTIMEC [spomenka ŝtimec] (naskiĝis en Orehovica la 4-an de januaro 1949) estas kroata verkistino, tradukisto, instruisto de Esperanto, kaj iama sekretario de la Esperantlingva Verkista Asocio. Ŝi estas interalie konata pro sia verkado de originalaj esperantaj libroj.Ŝi nuntempe estas ano de la Akademio Literatura de Esperanto kaj loĝas en bieno en Kroatio.
El: Vikipedio
Dua Ser io - N- ro 27 - Aŭ tuno 2018 1111 دوره جدید - شماره 27 - پاییز 1397
- Mi ne scias, li lernis en V. tiutempe, li es-tis gimnaziano.
Mi kolektas la informojn. Pri la mortintoj oni ne parolis en la ĉeesto de infanoj. Mortoj okazis kaŝe. Mortigoj aparte. Tiun ĉapitron de la familia vivo mi maltrafis.
- Sed kion ili faris en nia domo?- Ili loĝis tie, ni estis for.- Kie ni estis?- En Golubovec. La avinjo ludonis la
domon por gajni kiam la avo enpostenĝis en Golubovec.
- Kaj la meblaro?- La meblaro estis for kun ni. La luantoj
havis sian propran meblaron. La unua lu-prenanto estis belga estro de la minejo kaj lia edzino Van Loon.
- Belgoj? Ĉi tie?- Jes, sed ne tro longe. Eble duonjaron ili
loĝis, ili havis agavon en la koridoro,oni rakontis.
- Agavplanton?- Tio fascinis la vilaĝanojn. La agavplanto
ĉi tie, for de la maro. Poste la avinoj ludo-nis la loĝejon al la familio Ivanek. Sin-joro Ivanek estis inĝeniero en la minejo. Kaj tiu kiu nun venos estas la filo de la familio. Tiu kiu ne estis hejme kiam oni venis elpeli la gepatrojn.
- Kiu precize elpelis ilin. Ustaŝoj*? Ger-manoj?
- Mi ne scias, mi estis trijara. Mi supozas ke estis ustaŝoj.
- Ivanekoj kutimis sendadi el Usono monon por la floroj por la monumento. La monu-mento omaĝe al viktimoj de faŝismo sur kiu staras meze de la vilaĝo iliaj nomoj.
- Ĉu la tabulo staras ankoraŭ nun? Ĉu la vandaloj ne detruis ĝin?
- Staras mi kredas, ankoraŭ. Mi ne haltis lastatempe ĉe ĝi. Kiam mi estis knabino mi havis la taskon porti la florojn al la tombo. Mi preferis fari tion vespere, sen publiko. Kiu ja portadis florojn al la vikti-
moj de faŝismo krom komunistoj.Mi iris renkonte al gesinjoroj Ivanek. Amika renkontiĝo. Li estis persono el la memoroj, apenaŭ reala. Sed la persono el la memoroj parolis nuancigitan lingvon, sen rusto. Spritulo li estas.Mi servas tagmanĝon, mia onjo rapidis en la kuirejon por krei aldonan salaton. Ŝerce mi mencias al la gastoj ke mi servis aldonan teleron jam tagmeze por ilin. Ili ridetas.Vino en la glasoj. Tostoj.
- Kaj kiam vi loĝis en la domo? - En la plej malfacilaj jaroj 1939-1944.
Li parolis pri siaj amikoj en Zajezda, kie ili antaŭe loĝis. Li memoras homoj kaj eventojn, nomojn de la koĉeristo kaj servistino.La homo kiu akompanas lin estas lia kuzo. Silentema. Li diris sian nomon mallaŭte, mi ne donis atenton al ĝi.Poste mi kapstos la fadenojn. Li estas Schreiner, la filo de la posedanto de brikfabriko el B. Dum la milito la panjo donis al li instrukcion, se io al la gepatro okazu li eniru trajnon kaj veturu al la najbara vilaĝo, al la onjo Lili. Sed unue io okazis al la onjo Lili, poste al la geaptroj. La knabon prenis iu ŝoforo kaj gardis lin dum la milita tempo en la tegmentejo de sia domo. Ne estis facile trakti viglan knabon kiu ne komprenis kial li, 14-jara ne rajtus postkuri meleagrojn. Multaj domoj en la ĉefurbo daŭre portas la nomon Schreiner, sur la kaheloj enkonstruitaj en la secesiajn desegnojn.Post multaj rakontoj, ni adiaŭis. Ili iros ankoraŭ al B. vidi la domon en kiu ili loĝis. Li montras al siaj familianoj la lokon kie staris lia lito.Ili reiriras al la urbo. Dimanĉon ili reflugos al Usono. Ni en bona etosa adiaŭas ĉe rozarbusto.Mi telefonos al la panjo, kiu konas detalojn el la historio.
- Ĉu vi memoras la familion Ivanek?- Jes. Lili. Malaltstatura, en rajdvesto, ŝi
ŝatis ĉevalojn, ŝi rajdis sur iu eta ĉevalo. Ŝi rastis tra herbejoj. Onjo Vera estis ŝia
Dua Ser io - N- ro 27 - Aŭ tuno 2018 1212 دوره جدید - شماره 27 - پاییز 1397
معرفی کتاب ماهی سیاه کوچولو در مجله اسپرانتودرشمارهنوامبرمجلهاسپرانتو،ارگانرسمیانجمنجهانیاسپرانتو،یکصفحهکاملبهمعرفیونقدکتابتازهچاپشدهماهیسیاهکوچولواختصاصیافتهاست.اینمتندرصفحه221ازمجلهماه
نوامبربهشماره1329درجشدهاست.
plej bona amikino.La panjo paŭzis. Ŝi iom hezitis, sed poste ŝi aldonis.
- Lili estis enamiĝema. Foje ŝi sendis la avinon al V. trajne kun iu letero por iu profesoro. Letero kun ciklamenoj. Mi konsterniĝis ke mia patrino volis parto-preni en io tia.
- Ĉu vi scias kie ŝi mortis?- Mi kredas ke oni metis ŝin kaj ŝian edzon
sur la koĉeron kaj transportis al Zelina. Tie oni mortpafis ilin.
- Mortpafis? - Mi ne havas detalojn.- Post kiam ili estis elpelitaj la vilaĝanoj
priŝtelis la domon. Ilia servistino Barbara aperis anhelante ĉe la onjo Vera por ra-konti ke la gemastroj estis deportitaj. Vera vidis kelkajn orĉenojn de Lili ĉirkaŭ la kolo de Barica.
- Ĉu vi memoras la sinjorino Lili?- Jes, foje ni estis invitatitaj vespermanĝi
ĉe ili. Estis aparta sento eniri nian domon, kiu ne plu estis al nia. Ni en nia domo gastoj, feste vestitaj kun blankaj geniŝtrumpoj, mia fratino kaj mi, avino kaj panjo. post la manĝo la avinjo rigar-dis la pianon kaj demandis ĉu ŝi rajtus. Sinjorino Lili ekkuraĝigis ŝin. La avino sidiĝis ĉe la piano kaj ekmuzikis. Mirinda muziko plenigis la ĉambron. Ni, nepinoj, tute ne sciis ke nia avinjo muzikas. Ke ŝi flikas la ŝtrumpojn kaj elprenas makulojn el niaj vestoj, tio estis konata, ke ŝi kuiras kaj gladas, tio klaris, sed ke ŝi muzikas… Tio restis de ŝia viena tempo. Tie kie ŝi kreskis oni edukis infanojn havi bonan teniĝon tiel ke ili devis manĝi kun pro-celanaj teleroj sub la akseloj. Neniu en la tuta vivo vidis la avinon kliniĝi, apogi sian dorson sur la seĝon. Ĉe la lasta muziktak-to ŝi ridetis kaj revenis al sia seĝo.
Neniam antaŭe, neniam poste ni aŭdis ŝin muziki.- Kion vi ankoraŭ scias pri Lili Ivanek?- Mi ne memoras plu.
Poste me serĉis en la libro pri holokausto. Ne necesis long tempo. Tuj mi trovis ŝin en la nomlisto. Lili Ivanek, naskita Grűnwald, edzino de inĝ. Ianek. Mortpafita kun sia edzo por kunlaboro kun partizanoj en 1944.Mi pensas pri la letero kun ciklamenoj por la profesoro. Ĉu tio estis ama aŭ konspira letero? Ĉu la ciklamenoj estis aldonitaj por protekti mian avinon de la suspekto?Prefere la letero estu la ama. Mi donacas al ŝi iom da emocio en la jaroj antaŭ la morto.Mi decides: la superflua telero tagmeze sur mia tablo estis servita por Lili Ivanek.
Ĵurnalon mi malfermis. Denove brulis sinagogo en Francio.
Dua Ser io - N- ro 27 - Aŭ tuno 2018 1313 دوره جدید - شماره 27 - پاییز 1397
متولد 1949 رمان نویس و داستان کوتاه نویس اهل کرواسی که آثارش را به زبان اسپرانتو می نویسد. خانم اشتیمس در دانشگاه زاگرب ادبیات خوانده و دبیر انجمن نویسندگان اسپرانتیست است. از ،“شبنامه ی از جمله “تیلا” او رمان های متعددی شده چاپ اسپرانتو زبان به کرواسی” نظامی لی لی خانم برای “بشقابی کوتاه داستان است. شده برگردانده فارسی به اسپرانتو از ایوانک”
است.
بشقابی برای خانم لی لی ایوانک نویسنده:اسپومنکااشتیمس
خیلی جالب است. چرا فکر می کنید که آوندها یادگیری به بسیار که حالی در است کرده سخت را اسپرانتو صرفه جویی یادگیری در و می کند کمک واژه سازی نه یک آوندها که بگویم می آورد. می خواهم به وجود
Pri vizojĴus oni informis ke por plifaciligi turismajn aferojn, precipe por eŭropanoj kiuj timas havi problemojn pri siaj venontaj veturoj al Usono, oni ne plu stampos eŭropanajn pasportojn en enirejo de la lando.Kondiĉoj por atingi enir-vizon en Iranon!
Landoj kiuj ne bezonas vizon:Sirio(90 tagoj), Turkujo, Libano(15 tagoj), Azerbajĝano (15 tagoj), Kartvelujo(45 tagoj), Bolivio (30tagoj), Armenujo (30 tagoj) kaj Egiptujo(20 tagoj). Tiuj kiuj deziras resti en Irano dum pli da tagoj ol indikitaj kvantoj, sin turnui al la konsulejo au ambasadejo de Irano en siaj landoj. Se ili estas en Irano, ili povos sin turni al polico porvfremduloj kaj peti por daurigi iliajn vizojn.
Civitanoj de Usono, Anglujo kaj Kanado nepre devas veturi grupe. Ilia vojaĝplano devas esti klara, iliaj loĝejoj kaj lokoj kiujn ili vizitos, preciza dato de vizito devas esti klaraj. Anoj de Usono aldone devas veturi kune kun gvidanto aprobita pere de kelkaj ŝtataj instancoj.
Civitanoj de Usono, Anglujo, Kanado, Irako, Kolombio, Jordanio, Somalujo, Afganujo, Pakistano kaj Bangladeŝo ne povas ricevi vizon en flughaveno kaj devas nepre peti vizon en siaj landoj. Civitanoj de Afganujo kaj Bangladeŝo nepre devas sin turni al konsulejo au ambasadejo de Irano en siaj landoj.
Civitanoj de ceteraj landoj devas ricevi vizon por eniri Iranon.
Lastatempe ministro de eksterlandaj aferoj provizis multajn facilaĵojn cele plifaciligi vizricevon en flughaveno. ĉiuokaze informiĝu jam nun en la irana ambasadejo en vialando.
Ankaŭ se oni prenas referenc-kodon(riceveblan el turismaj agentejoj) en sia lando, procedure de viz-atingo pli faciliĝos kaj pli frue oni povus atingi vizon.
Nur civitanoj de Turkujo kaj de Armenujo NE bezonas vizon por eniri Iranon.
Ĉiuj ceteraj ŝtatanoj principe bezonas vizon. Ĉiu bonvolu tuj informiĝi ĉe la irana konsulejo en sia lando. Donu al vi sufiĉe da tempo. Iru al la konsulejo unu monaton antaŭ la ekiro al Irano.
Dua Ser io - N- ro 27 - Aŭ tuno 2018 1919 دوره جدید - شماره 27 - پاییز 1397
Dua Ser io - N- ro 27 - Aŭ tuno 2018 2323 دوره جدید - شماره 27 - پاییز 1397
روایتگر می تواند زامنهوف خود از بهتر کسی چه به جز نکردم خاصی کار من رو این از باشد؟ زندگی اش به 1905 فوریه 21 زامنهوف که نامه ای گذاشتن اشتراک میشائو، رئیس گروه بولونیا، نوشت و تاکنون جایی منتشر
1 . شهرک کوچکی واقع در ایالت نیویورک ĝardena به اسپرانتو ،Ciudad Jardín می گوید: باغ شهر، به اسپانیایی ĝardenvilaĝo 2 . لیون دک، دوست اسپانیایی مترجم در توضیح واژه
urbo، ناحیه ای است با خانه هایی عموما تک خانوار با باغچه ، خیابان هایی کم عرض و تا اندازه ای دور از سروصدا و ترافیک شهر.3 . نام این ساز در ابتدا پیانو فورته )Pianoforte( بوده است که از دو قسمت پیانو به معنی ملایم و فورته به معنی صدای بلند )رسا( تشکیل شده و
به خوبی منعکس کننده توانایی این ساز در تولید شدت های گوناگون است.4 . پیروزی نهایی )به اسپرانتو: La Fina Venko( در فرهنگ اسپرانتو به معنای همه گیری بهره گیری از زبان بین المللی اسپرانتو در جهان به عنوان
زبان مشترک جهانی است. پیروزی نهایی هدف اصلی جنبش اسپرانتو در سراسر جهان است.
ماجراهای یک پیشتاز
Dua Ser io - N- ro 27 - Aŭ tuno 2018 2626 دوره جدید - شماره 27 - پاییز 1397
Dua Ser io - N- ro 27 - Aŭ tuno 2018 2727 دوره جدید - شماره 27 - پاییز 1397
12. CHAUTAUQUA KAJ DRESDENO
Post PRELEGOj kaj kursoj en lokoj de la usona centro kaj eĉ en la kanada urbo Toronto mi somere partoprenis la unuan usonan esperanto-kongreson, en Chautauqua en julio 1908, farinte superan kurson dum la antaŭa semajno.Chautauqua estas ĉarma somerloko ĉe bordo de bela lago kaj la pionira tipo de somera universitato. La domoj, ĉefe lignaj, de tiu ĝardenvilaĝo estis plejparte uzataj nur somere. Tie ne ekzistis loĝantaro konstanta, sed nur someraj libertempuloj, kiuj plenigis la pensionojn dum julio kaj aŭgusto por pasigi agrablajn semajnojn kaj aŭskulti la prelegojn de famaj personoj, invititaj de la organizanta societo por fari paroladojn aŭ kursojn matene aŭ vespere.Ankaŭ ekzistis apartaj kursoj por helpi infanojn, kiuj malsukcesis ekzamenojn kaj devis iom specialiĝi pri unu aŭ alia fako por refari ekzamenon en aŭtuno. Eĉ ekzistis multaj kajutoj aŭ dometoj en izolita loko kun fortepianoj, kie knabinoj povis ekzerci je sia muziko.Posttagmeze ĉiuj iris al lago por sin bani, naĝi, ludi, boati, partopreni je sportoj, kaj vespere la tuta gaja popolamaso retroviĝis je prelego aŭ koncerto en la bela kolona palaceto kaj poste la junularo dancis.Tiamaniere tutaj familioj havis profitplenan libertempon ĝuante naturajn kaj kulturajn belaĵojn.Bonan kolekton de kliŝoj fotografaj mi kunportis poste pri tiu tre interesa usona institucio kaj ĝin montris al la publiko de multaj landoj eŭropaj kun esperanta klarigo. Ĝi donis al mi la ideon aranĝi nian unuan somer-universitaton en Ĝenevo en la jaro 1925.Efektive mi forlasis Usonon per ŝipo de la Hamburg-Amerika Linio por alveni ĝustatempe en Germanujon kaj partopreni la kvaran universalan kongreson en Dresdeno, 1908. Tie mi konatiĝis kun nia poetino, la grizhara Marie Hankel, kaj doktoro Arnhold, kiu gastigis la familion Zamenhof. Ĝoje mi retrovis mian fidelan kamaradon kaj amikon Hector Hodler, kiu ĵus fondis UEA por organizi la tujan uzon de la lingvo anstataŭ atendi la finan venkon. Lia sistemo de delegitoj en la tuta mondo donis al nia movado la fundamentan bazon por ekzisti kiel vivanta realaĵo.
AVENTUROJde
PIONIRO
Dua Ser io - N- ro 27 - Aŭ tuno 2018 2828 دوره جدید - شماره 27 - پاییز 1397
13. PSIKOLOGIA KONGRESO
FESTINTE mian deknaŭan jaron en Dresdeno dum aŭgusto 1908 mi poste faris propagandan vojaĝon tra tuta Francujo kun paroladoj pri nia lingvo de la Nordo ĝis la Sudo. Profesoro Cart en Parizo tion organizis por mi, sed saĝe kaj patre konsilis, ke mi ne lasu tro da monatoj pasi ĝis mi komencos universitatan studon, kaj li certe pravis.Je pasko 1909 mi do revenis Ĝenevon kaj enskribiĝis kiel studento ĉe la Fakultato Beletristika. Samtempe mi verkis la libreton Karlo kaj helpis profesoron Flournoy kiel sekretario por organizi la internacian Kongreson de Psikologio. La ĝeneva psikologo estis bona amiko de nia afero, eĉ sekvis kurson, kiun mi faris al pliaĝaj personoj, kaj li proponis al la kongreso rezolucion por rekomendi, ke la scienculoj ĉiam almetu esperantajn resumojn ĉe la fino de siaj artikoloj aŭ verkoj en naciaj lingvoj.Ankoraŭ mi memoras kiel kolere stariĝis la pola filozofo Lutoslavski tondrante kontraŭ ĉiu subteno al monstra lingvaĉo eltrovita de judo kaj laŭ li abomena al ĉiuj intelektuloj. Post kiam li sidiĝis tute ruĝa en la vizaĝo, la prezidanto tre trankvile demandis lin, ĉu li lernis aŭ konas la lingvon. La kolera profesoro kriis.«Ne, Dio min gardu de tiu honto!»«Nu», respondis la prezidanto, «kiel scienculoj ni neniam juĝu ion ajn, kiun ni ne konas kaj ni ne insultu genton, kiu donis al la homaro multajn plej gravajn scienculojn. Mi volas nun peti nian junan sekretarion traduki parolojn en la mondlingvo de Zamenhof por ke nia eminenta kolego ricevu la profiton de eksperimento kaj povu juĝi kiel vera scienculo, respektema al la faktoj».Tiam la prezidanto min vokis kaj mi tradukis liain vortojn en nia lingvo, sed la kolerulo leviĝis kaj forlasis Ia ĉambron kun laŭta protesto, kio estis publike bedaŭrata de liaj kolegoj kiel tute ne scienca. Eble pro tio mem ili unuanime voĉdonis la rezolucion.Tia sinteno, nur afektiva kaj neniel racia, bedaŭrinde renkontiĝas sufiĉe ofte kaj jam de juneco perdigis al mi ĉian blindan kredon je la aŭtoritato de famuloj, kiam ili priparolas pri aferoj al ili nekonataj. Antaŭ kelka tempo mi aŭdis alian psikologon, profesoron Piaget, kiu nun instruas en la Pariza Universitato, rakonti similan sperton. Antaŭ ol UNESCO decidis fari enketon pri nia lingvo li diskutis pri la afero kun eminentaj kolegoj de aliaj fakoj en internacia komitato kaj li tre miris pri la sensencaĵoj kaj nuraj antaŭjuĝoj esprimitaj.«Mi mem ne estas entuziasma», li diris, «sed mi emus fariĝi tia, kiam mi aŭdas absolute nesciencan kaj nure afektivan babiladon de personoj, kiuj forgesas ĉian regulon de scienco kaj objektiva ekzameno de faktoj, kiam iliaj sentoj kaj nescio ilin regas».
AVENTUROJde
PIONIRO
Dua Ser io - N- ro 27 - Aŭ tuno 2018 2929 دوره جدید - شماره 27 - پاییز 1397
DIVERSAĴOJ
– Ĉu vi havas sonĝon? – Jes, por perdi pezon. – Kial vi ne perdas pezon? – Kaj kiel vivi sen sonĝo?
-Hieraŭ nokte ŝtelisto eniris en mian hejmon por serĉi monon. -Ho! kaj kion vi faris? -Mi ellitiĝis kaj serĉis kune kun li!
Ĉu vi scias, ke en Filipino malpermesitas divorci?
Preparo Kaj Traduko: A. FEKRI
Kompilo kaj Traduko: A. FEKRI
Dua Ser io - N- ro 27 - Aŭ tuno 2018 3030 دوره جدید - شماره 27 - پاییز 1397
Dua Ser io - N- ro 27 - Aŭ tuno 2018 3131 دوره جدید - شماره 27 - پاییز 1397
Dua Ser io - N- ro 27 - Aŭ tuno 2018 3232 دوره جدید - شماره 27 - پاییز 1397
Simpleco Aŭ Malsimpleco Gabriel García Márquez
Estis la fina ekzameno de la filozofa leciono. La
profesoro starigis nur unu demandon. La demando estis la jena: Kiel vi povas konvinki min, ke via antaŭa seĝo estas nevidebla?
Daŭris preskaŭ unu horon, ke la studentoj skribis siajn argumentojn sur la paper-ekzamenojn, krom mallaborema studento, ĉe kiu daŭris nur 10 sekundojn por skribi la respondon.
Post kelkaj tagoj kiam la profesoro deklaris la notojn, tiu mallaborema studento akiris la plej bonan noton de la klaso. Li responde nur la jenon skribis: “kiu seĝo?!”
La rezulto: Oni ne devas kompliki la aferojn
Dua Ser io - N- ro 27 - Aŭ tuno 2018 3333 دوره جدید - شماره 27 - پاییز 1397
Dua Ser io - N- ro 27 - Aŭ tuno 2018 3434 دوره جدید - شماره 27 - پاییز 1397
ZZ
Dua Ser io - N- ro 27 - Aŭ tuno 2018 3535 دوره جدید - شماره 27 - پاییز 1397
ZZ
La maljunulo demandis la knabineton:- Ĉu vi estas malgaja?- Ne.- Ĉu vi certas?- Ne.- Kial vi ploras?- Miaj geamikoj ne ŝatas min.- Kial?- Ĉar mi ne estas bela.- Ili mem diris al vi tion?- Ne.- Sed vi estas la plej bela knabino,
La Maljunulo Kaj
La Knabineto
kiun ĝis nun mi vidis.- Ĉu serioze?- Jes, mi seriozas elkore.La knabineto leviĝis, kisis la maljunulon kaj ĝojante kuris al siaj geamikoj.Post kelkaj minutoj la maljunulo viŝis siajn larmojn, malfermis sian sakon, eligis la faldeblan blankan bastonon kaj foriris... .
Dua Ser io - N- ro 27 - Aŭ tuno 2018 3636 دوره جدید - شماره 27 - پاییز 1397
La 12-a MEZORIENTA ESPERANTO-KUNVENO Kaŝano - IRANO