Top Banner
Stenografia sistemo T-linio (Teeline) Adaptio al Esperanto Pejno Simono Versio 2010-09-22, 22h30
22

Stenografia sistemo T-Linio (Teeline) · Stenografia sistemo T-linio (Teeline) Adapti o al Esperanto Pejno Simono Versio 2010-09-22, 22h30

Apr 20, 2018

Download

Documents

LyMinh
Welcome message from author
This document is posted to help you gain knowledge. Please leave a comment to let me know what you think about it! Share it to your friends and learn new things together.
Transcript
Page 1: Stenografia sistemo T-Linio (Teeline) · Stenografia sistemo T-linio (Teeline) Adapti o al Esperanto Pejno Simono Versio 2010-09-22, 22h30

Stenografia sistemo T-linio (Teeline)

Adaptiĝo al Esperanto

Pejno Simono Versio 2010-09-22, 22h30

Page 2: Stenografia sistemo T-Linio (Teeline) · Stenografia sistemo T-linio (Teeline) Adapti o al Esperanto Pejno Simono Versio 2010-09-22, 22h30

2

Enhavo

1 Alfabeto......................................................................3

1.1 Bazaj alfabetaj korespondigoj kaj aldonoj ................................................................. 3 1.2 Diftongoj kun fina “ŭ”................................................................................................ 3 1.3 Diftongoj kun fina “j” ................................................................................................ 4 1.4 Plena alfabeto ............................................................................................................. 5 1.5 Ligaĵoj ........................................................................................................................ 6 1.6 R-principo................................................................................................................... 6

2 Finaĵoj kaj disigoj .......................................................7 2.1 Finaĵoj de substantivoj, adjektivoj kaj adverboj......................................................... 7 2.2 La “no”-regulo............................................................................................................ 8 2.3 Pseŭdofinaĵo “aŭ”....................................................................................................... 8 2.4 Simplaj finaĵoj de verboj ............................................................................................ 9 2.5 Participoj .................................................................................................................... 9 2.6 Disigo de ne-verbaj afiksoj ...................................................................................... 10 2.7 Noto pri la neuzo de “ing”........................................................................................ 11 2.8 Radikoj kun fina vokalo - ekz. “-i-” ......................................................................... 12 2.9 Rekomendoj ............................................................................................................. 13

3 Pronomoj .................................................................14

4 Tabelvortoj ...............................................................15

5 Engrupigoj kaj mallongigoj .......................................17 5.1 Prepozicio + “la” ...................................................................................................... 17 5.2 Pronomo + “estas, estis, …”..................................................................................... 17 5.3 Vortgrupoj ................................................................................................................ 17 5.4 Transpreno de normalaj mallongigoj ....................................................................... 17

6 Kelkaj specialaĵoj (daŭrigote) ...................................18

7 Komentoj de la aŭtoro..............................................19 7.1 Afiksoj Anglaj .......................................................................................................... 19 7.2 Vokaloj signifodonaj ................................................................................................ 19 7.3 La litero “k”.............................................................................................................. 20 7.4 Novaj signoj ............................................................................................................. 21

8 Kelkaj komparoj .......................................................22

Page 3: Stenografia sistemo T-Linio (Teeline) · Stenografia sistemo T-linio (Teeline) Adapti o al Esperanto Pejno Simono Versio 2010-09-22, 22h30

3

1 Alfabeto

1.1 Bazaj alfabetaj korespondigoj kaj aldonoj

c = g = k = j = s = u =

ĉ = ĝ = ĥ = ĵ = ŝ = ŭ =

ks, kz, (e)ks-, (e)kz-, (e)kc-, (e)ksc- = kv = k-n / c-n = n-n = k-m / c-m =

1.2 Diftongoj kun fina “ŭ”

En Esperanto konvenas difini aŭ enkonduki kelkajn oftajn diftongojn. Tiujn oni plej ofte bezonas ĉe la komenco aŭ fino de vorto. aŭ- = aliloke eŭ- = aliloke

Page 4: Stenografia sistemo T-Linio (Teeline) · Stenografia sistemo T-linio (Teeline) Adapti o al Esperanto Pejno Simono Versio 2010-09-22, 22h30

4

1.3 Diftongoj kun fina “j”

Esperanto estas konata pro siaj „aj-oj“ kaj „oj-oj“. Pro tio estus konvene trovi rimedon rapide skribi tiujn vortfine. La enkonduko de la punkto super la litero „j“ kiel mallonga „j“-formo post vokaloj solvas tion. -aj = -oj = -uj = -ej = Do temas evidente pri konvenaĵo por pluraloj. Iam oni povas ellasi la bazan vokalon kaj skribi nur la punkton sen kaŭzi konfuzon. En kombinoj kun postan „n“ – do „-ajn“, „-ojn“, „-ujn“ – ne tro gravas kie precize oni skribas la punkton. Oni ne uzu punkton inter du vokaloj! Tie apartenas . Notu: tuj, tuja ....................

Page 5: Stenografia sistemo T-Linio (Teeline) · Stenografia sistemo T-linio (Teeline) Adapti o al Esperanto Pejno Simono Versio 2010-09-22, 22h30

5

1.4 Plena alfabeto

A aŭa kaj B -bl- ne eke C ciCm vidu Km Cn vidu Kn Ĉ ĉuD do E Esperant- eFGĜ ĝiH ho ĤI io iJ ujo j (post vokalo) ĴK kiu

Km Kn kun L li pL M mi N ni Nn nun O sio -ologi- P po Kv kvankam RS siŜ ŝiT tiu UuŬ -aŭ-, -eŭ-V viKs ekzemple Z Zamenhofo

Page 6: Stenografia sistemo T-Linio (Teeline) · Stenografia sistemo T-linio (Teeline) Adapti o al Esperanto Pejno Simono Versio 2010-09-22, 22h30

6

1.5 Ligaĵoj

Kiel en la Angla. Jen kelkaj ekzemploj. Morgaŭ, doni, teni, centro, naŭdek, omaĝo, staplo.

1.6 R-principo

Kiel en la Angla. Jen kelkaj ekzemploj. Preta, kritiko, grado, kremo, problemo, arto, kruda, bredi. ........................................................................

Page 7: Stenografia sistemo T-Linio (Teeline) · Stenografia sistemo T-linio (Teeline) Adapti o al Esperanto Pejno Simono Versio 2010-09-22, 22h30

7

2 Finaĵoj kaj disigoj

Vortradikoj kaj afiksoj oni rajtas laŭplaĉe disigi. Tio okazu plej ofte inter radikoj por eviti tro longajn bildojn malsupren, aŭ por montri vokalon. Ĉe sufiksoj oni plej bone disigi antaŭ la unua sufikso por montri la vokalon. 2.1 Finaĵoj de substantivoj, adjektivoj kaj adverboj

La bazajn finaĵojn „-o“, „-oj“, „-on“ kaj „-ojn“, same „-a“, „-aj“, „-an“, „-ajn“, „-e“ kaj „-en“ oni ne disigu se bone alligeblaj. Notu: oni ellasu la substantivan „-o“, sed ĉiujn aliajn vokalojn oni prefere skribu. Tamen oni ne ellasu la „o“ post radik- aŭ vort-fina „n“. (Vidu „no“-regulo.) Juna viro Junaj viroj Junan viron Junajn virojn Supre Supren

Evidente, jen la avantaĝo de la enkondukita punkta „j“. Por pli rapide skribi oni rajtas skribi la „j“-punkton praktike ie ajn, eĉ post la „n“, kvankam ĝi fakte modifas la vokalon rekte antaŭ ĝi.

Page 8: Stenografia sistemo T-Linio (Teeline) · Stenografia sistemo T-linio (Teeline) Adapti o al Esperanto Pejno Simono Versio 2010-09-22, 22h30

8

2.2 La “no”-regulo

Substantivojn aŭ afiksojn, kiuj finiĝas per „n“, oni nepre skribu kun „o“ post la „n“. Vino, vinon, vinoj, vinojn Kono, konon, konoj, konojn

Tiu „no“-regulo estas necesa por distingi ekz. inter „vin“ kaj „vano, veno, vino, Vieno“, aŭ inter „kun“ kaj „kano, kino, kono, kojno, kuno“, kaj multaj similaj kolizioj. Ĝialdone permesas alligi la sufikson „-in“ kaj poste distingi inter „vir-on“ kaj „vir-ino“. Aŭ „centon“ kaj „centono“ 2.3 Pseŭdofinaĵo “aŭ”

Ĉe bazaj adverboj ktp kun fina „-aŭ“ oni same ellasu la tutan finaĵon. Baldaŭ, ankaŭ, ankoraŭ, hieraŭ, hodiaŭ, morgaŭ................................................. Tamen notu: Naŭ, laŭ ......................

Page 9: Stenografia sistemo T-Linio (Teeline) · Stenografia sistemo T-linio (Teeline) Adapti o al Esperanto Pejno Simono Versio 2010-09-22, 22h30

9

2.4 Simplaj finaĵoj de verboj

Por „-as“ sufiĉu „-s“. Ĉe „-is“, „-os“ kaj „-us“ oni skribu la vokalon. Amas, amis, amos, amus, ami, amu:

Do oni rajtas ellasi la „a“ en „-as“. Por „est-as“ ktp. sufiĉas skribi nur la finaĵon en la T-pozicio. Al tiaĵo oni povas ligi pronomon. Estis, estas, estos, estus, estu, esti. .............................. 2.5 Participoj

Por participoj oni skribu la finaĵon disigita kaj kun tempsignifaj vokaloj en la T-pozicio. Simile kiel ĉe la simplaj verbaj finaĵoj, oni rajtas ellasi komencan „a“. Amanta, aminta, amonta, amata, amita, amota ...................................................................... Notu en la D-pozicio: Aminda, amenda ..........................

Page 10: Stenografia sistemo T-Linio (Teeline) · Stenografia sistemo T-linio (Teeline) Adapti o al Esperanto Pejno Simono Versio 2010-09-22, 22h30

10

2.6 Disigo de ne-verbaj afiksoj

Normalokaze sufiĉas disigi grupon de afiksoj nur antaŭla unua. Tamen ĉe „-ano“ kaj „-ino“ necesas montri la vokalon aŭ lige, aŭ disige. Simile kiel ĉe la verba „-as“, „-ant-„ kaj „-at-„ oni ellasu la „a“. Do: „labor-istaro“, „labor-estro“,

Preferinde estus eble pli bone distingi per disigo de „-ar“:

„reg-istarano“, „reg-istaranino“, „reg-istarestrino

TV stultegas. TV stultigas.

De la supra ekzemplo, oni vidas, ke estas vere necese montri vokalojn. Aliflanke, oni povus ligi la ege oftan afikson „-ig-“, ne montrante la „i“, sed se oni volas agi tiel, tiam estas nepre necese montri ĉe „-eg-“ la „e“. Mi resumu. Ĉe afiksgrupo ofte sufiĉas disigi nur ĉe la unua por montri la vokalon (sed ĉe tio „a“ ellasiĝu). Ĉe„-in-„ kaj „-an“ estas iam kaj iam necese disigi aŭalmenaŭ skribi la vokalon por distingi la du afiksojn. Jen: Viro, viron, virino, virinon, viroj, virojn, virinoj, virinojn.

Page 11: Stenografia sistemo T-Linio (Teeline) · Stenografia sistemo T-linio (Teeline) Adapti o al Esperanto Pejno Simono Versio 2010-09-22, 22h30

11

Dise estas plej ofte pli klare, ĉar tiam oni senprobleme vidas kie la radiko finiĝas kaj la afiksoj komenciĝas. La nombro da okazoj, kie oni ne povas montri la vokalon ankoraŭ ligante, estas tiom nombraj, ke disigi por montri la vokalon estiĝas nepre necesa meĥanismo. Kroma efiko de la disigo, estas tio, ke fariĝas limo inter la radiko kaj ebla tuta grupo de afiksoj. Tiu limo inter la du ege plibonigas la legeblon. 2.7 Noto pri la neuzo de “ing”

De tiu disiga strategio sekvas, ke la Anglaj „-ang“, „-eng“, „-ing“, „-ong“ kaj „-ung“ estas malfacile aplikeblaj. Certe, sango, gongo, glavingo estus ankoraŭ legeblaj. Sed akuzative, ne plu tiel:

Ni ricevas „s-an“, „g-on“ kaj „glav-in“. La afero iĝas iomete konfuza. Okaze de „s-ano“ laŭ la „no“-regulo la ĝusta formo estus:

Page 12: Stenografia sistemo T-Linio (Teeline) · Stenografia sistemo T-linio (Teeline) Adapti o al Esperanto Pejno Simono Versio 2010-09-22, 22h30

12

2.8 Radikoj kun fina vokalo - ekz. “-i-”

Oni skribu la radikfinan vokalon kaj disigu la finaĵon, afikson aŭ afiksojn, kiuj sekvas. Ĉe tio substantiva „-o“ restas ne skribata. Akuzativan „-n“oni povas alligi aŭdisigi laŭplaĉe, sed la adjektivajn „-a“ kaj „-an“ same kiel alfiksojn oni nepre disigu. Same oni disigu ankaŭsimplajn verbajn finaĵojn. Se la radikfina vokalo estas „i“ kaj skribita finaĵo sekvas, oni povas ellasi la „i“, se ne estiĝas konfuzo. Jen kelkaj ekzemploj tamen nun kun skribita „i“. Defio, defion, defioj, defiojn

Defias, defiis, defios, defius, defiu, defii

Defiante, defiinte, defionte

Defia, defian, defiaj, defiajn

Notu, ke ne estiĝas kolizio inter „-ian“ kaj „-iano“ se oni ne skribas la „a“ antaŭ a-komencaj sufiksoj, sed skribas ĝin antaŭ adjektivaj akuzativaj finaĵoj.

Page 13: Stenografia sistemo T-Linio (Teeline) · Stenografia sistemo T-linio (Teeline) Adapti o al Esperanto Pejno Simono Versio 2010-09-22, 22h30

13

2.9 Rekomendoj

Ĉe radikoj sen fina vokalo oni ne disigu la simplajn verbajn finaĵojn, sed tamen ĉiujn participajn finaĵojn. Ne necesas montri la vokalon „a“ post disigo. „-iĝ“ oni disigu aŭ senvokale ligu laŭplaĉe. Ĝi estas ĉiam bone legebla. „-ig“ oni povas senvokale ligi, sed tiam nepre disigu „--eg“. „-an“, „-in“ kaj „-on“ oni rajtas disigi por pli bone distingi ilin de akuzativa „-n“. Ĉe „-an“ oni ne skribu la „a“. Sed vortfine ĉiuokaze ĉe ĉiuj tri oni skribu la finan „-o“ („no“-regulo). „-aro“ oni eble ankaŭ disigu (sen „a“). Tio faras la distingon inter „-istar“ kaj „-estr“ pli sekura. Ĉiuokaze, se oni disigas afikson, kiu komenciĝas per „a“, oni povas senprobleme ellasi tiun ekan „a“ – Jen: „-ad“, „-at“, „-ant“, „-ar“, „-an“, „-aĉ“, kaj „-aĵ“. Tio rapidigas la skribadon iomete. Kiu ne preferas tion, memkompreneble rajtas tamen skribi kun eka „a“.

Page 14: Stenografia sistemo T-Linio (Teeline) · Stenografia sistemo T-linio (Teeline) Adapti o al Esperanto Pejno Simono Versio 2010-09-22, 22h30

14

3 Pronomoj

-i -in -ia -ian -aj -ajn m- .............................................................................. Simile kun ĉiuj aliaj. Ĉe la pluralaj formoj kun fina “-aj” eblas sen konfuzo faligi la “a” de la “aj”. Notu, ke la “no”-regulo ebligas distingi inter akuzativoj kaj nominativo post radikfina “n”. Ekz. Min, mano/mino/mieno/mono

Page 15: Stenografia sistemo T-Linio (Teeline) · Stenografia sistemo T-linio (Teeline) Adapti o al Esperanto Pejno Simono Versio 2010-09-22, 22h30

15

4 Tabelvortoj

ki- ti- ĉi- i- neni- -u ...................................................................... -o ...................................................................... -a ...................................................................... -e ...................................................................... -es ...................................................................... -am ...................................................................... -om ...................................................................... -al ...................................................................... -el ......................................................................

Oni faligu la „i“, krom ĉe „iu“, „io“, ktp. Ĉe „ĉ“ oni rezignu pri la „h“ kaj skribu T-pozicie. Notu: „ĉi“ oni skribu .......

Page 16: Stenografia sistemo T-Linio (Teeline) · Stenografia sistemo T-linio (Teeline) Adapti o al Esperanto Pejno Simono Versio 2010-09-22, 22h30

16

Jen kelkaj ekzemploj. Kiu, kiun, kiuj, kiujn, Kia, kian, kiaj, kiajn Kio, kion, kie, kien La plej oftaj tabelvortoj estas sendube la vicoj „kiu, ...“ kaj „tiu, ...“ Ĉe tiuj speciale la „u“ estas iomete obstina. Eblas tamen mallongigi la tutan vicon kiel sekve: Kiu, kiun, kiuj, kiujn ...................................

Tiu, tiun, tiuj, tiujn ................................... Notu la distingon inter „kiun“ kaj „kion“ . Ĉi-tiu, ĉi-tio, tiu-ĉi, tio-ĉi, ĉi-ĉio, ĉio-ĉi

...................................................

Notu ke „ĉu“ kaj „ĉe“ estas Notu ke „kaj“ kaj „ke“ estas Notu ke „ajn“ estas

Page 17: Stenografia sistemo T-Linio (Teeline) · Stenografia sistemo T-linio (Teeline) Adapti o al Esperanto Pejno Simono Versio 2010-09-22, 22h30

17

5 Engrupigoj kaj mallongigoj

5.1 Prepozicio + “la”

Ĉe kombinoj kun „la“ notu, ke oni skribu la finan „a“ se la prepozicio mem hazarde finiĝas per „l“: Do: „al la“ iĝu „ala“, „el la“ iĝu „ela“. Sed: „ĉe la“ iĝu „cl“, „de la“ iĝu „dl“, ktp. 5.2 Pronomo + “estas, estis, …”

La pronomojn oni povas kombini kun la „estas“-vico en la T-pozicio. Do: „mi estas“ iĝu T-pozicie „ms“, „vi estis“ iĝu „vis“, „ni estos“ iĝu „nos“, „ili estus“ iĝu „iIus“, ktp. 5.3 Vortgrupoj

Aliajn frazigojn oni konstruu mem laŭ neceso – ekz. „kbb“ por „kiel eble plej baldaŭ“. 5.4 Transpreno de normalaj mallongigoj

Ĉiutagajn mallongigojn oni povas ofte rekte T-Liniigi: E-o, s-ro, s-ino, f-ino, d-ro, uko, ktp, ...

Page 18: Stenografia sistemo T-Linio (Teeline) · Stenografia sistemo T-linio (Teeline) Adapti o al Esperanto Pejno Simono Versio 2010-09-22, 22h30

18

6 Kelkaj specialaĵoj (daŭrigote)

Per, por, pri, pro .................................

Havas, povas ..................

Kara, karaj, kora, koraj .........................................

Multaj, multajn .................

Multe da ........ Iom da ........ Kaj ........... -ujo, -ejo, ujo, ejo .................,,,,,,,,..... monujo, monejo ........................... bedaŭrinde ................................. kompreneble ..............

Page 19: Stenografia sistemo T-Linio (Teeline) · Stenografia sistemo T-linio (Teeline) Adapti o al Esperanto Pejno Simono Versio 2010-09-22, 22h30

19

7 Komentoj de la aŭtoro

7.1 Afiksoj Anglaj

El la Angla oni povas bone uzi kelkajn tieajn prefiksojn kaj postfiksojn aŭ skribmanierojn – ekz.: „inter-“, „super-“, „-ment“, „-ology“, „-graf“, „-gram“, „-ance“, „-ence“, trans-, ktp. Tamen aliaj vere ne estas iel uzeblaj – ekz.: „-ship“, „-tion“, „-ly“, „-arity“, „-ality“, „-tivity“, „over-“, „under-“. Ankaŭ „-ank“ kaj „-anch“, ktp. (ekz. en „bank“ kaj „bench“) ne estas uzeblaj pro la enkondukita disigaj reguloj. Ĉar la plena „E“ estas uzata kiel mallongigo por la ege ofta E-o, la Angla serio „-able“, „-ible“ ktp. same ne plu funkcias. Oni uzu anstataŭe B por „eble“. 7.2 Vokaloj signifodonaj

La plej grava malfacilo ĉe tiu ĉi adaptiĝo de T-linio al Esperanto estas la fakto, ke oni ĝenerale ne skribas mezvortajn vokalojn laŭ tiu ĉi sistemo. En la Angla oni povas preskaŭ ĉiam supozi la ne-skribitan vokalon aŭ eĉvokalgrupon. En Esperanto tiaj mezvortaj vokalaj povas esti ankaŭ „mezpostfiksaj“. Ĉiu vokalo eblas en ĉiu loko

Page 20: Stenografia sistemo T-Linio (Teeline) · Stenografia sistemo T-linio (Teeline) Adapti o al Esperanto Pejno Simono Versio 2010-09-22, 22h30

20

kaj ĉiu ebla vokalo evidente donas alian signifon – ofte tempan – kiun oni plej ofte ne povas supozi baze de la kunteksto. Evidente „amito“, „amato“ kaj „amoto“ estas gravaj distingoj. Same - „farinda“ kaj „farenda“. 7.3 La litero “k”

Entute „k“ estas iomete problemiga litero, speciale se T-linie la simbolo por „r“ sekvas. Sed uzi „c“ kiel en la Angla simple ne tiom bone funkcias en Esperanto. Por tio, alie ol en la Angla, „k“ estas iomete tro ofta. (Ekz. „paco“, „pako“, „peco“, „peko“, ktp.) Ankaŭ en la oficiala Germana T-linio oni uzas „k“ ĉi-cele pro la samaj motivoj. En Esperanto la uzo de „c“ por „k“ tiras la leganton simple tro forte al la Esperanta „c“ kaj ege ne al „k“. Tio estas pro tio, ke „c“ en Esperanto neniam prononciĝas „k“, sed ĉiam „ts“. Aldone la „k“-sona Angla kombino „ck“ en Esperanto tute ne ekzistas. Tamen mi koncedu, ke „k“ ne speciale bone skribiĝas antaŭ „r“, „d“ kaj „t“ laŭ la T-liniaj reguloj rilate al „k“.

Sed pro tio uzi „cr“, „cd“ kaj „ct“ anstataŭ „kr“, „kd“ kaj „kt“ ne ŝajnas al mi esti akceptebla solvo.

Kvankam en la oficiala Germana adaptiĝo de T-linio oni ne plu uzas „c“ celante „k“ aŭ „ck“, oni aliflanke aplikas la ligaĵojn por „cn“ kaj „cm“ plu rilate „k“, alivorte, kaj por „c“-kombinoj, kaj por „k“-kombinoj. Mi faras same.

Page 21: Stenografia sistemo T-Linio (Teeline) · Stenografia sistemo T-linio (Teeline) Adapti o al Esperanto Pejno Simono Versio 2010-09-22, 22h30

21

7.4 Novaj signoj

La decido enkonduki kelkajn novajn signojn rezultis ĉefe el la kombinoj „gh“ por „ĝ“. Ĉe ĉiu „iĝi“ devi skribi estus vere tre malkonvene pro ĝia vertikala longo. La ĝ-problemo solvas . Simile status rilate al la - tamen tre malofta - „hh“ por skribi „ĥ“. Por „ĥ“ oni povas uzi sufiĉe konvene aŭ aŭ .Solvoj por „ŝ“ kaj „ĵ“ evidente jam ekzistis. Kaj verdire, kun „ch“ (kiel en la Angla) oni eble sufiĉe bone vivas. Testoj montris, ke praktike skribi la duoblaĵon estas nur iomete pli malrapide ol skribi la novaĵon . Sed pro problemoj ĉe la ligado al renversa „c“-signo mi rezignis pri tiu ĉi novaĵo kaj nun proponas la tradician Anglan „ch“.

Page 22: Stenografia sistemo T-Linio (Teeline) · Stenografia sistemo T-linio (Teeline) Adapti o al Esperanto Pejno Simono Versio 2010-09-22, 22h30

22

8 Kelkaj komparoj

Angla Esperanto

via via

auto aŭto

Europe Eŭropo

journal ĵurnalo

year jaro

to be de la

chase ĉaso

aŭ euro eŭro

quarrel kverelo

business eblas

psychology psik(ĥ)ologio